Ĉi tie vi trovas vicon da instrumaterialoj, t. s. lernolibroj, vortaroj, gramatikoj ktp. por la suprasoraba kaj malsuprasoraba lingvoj. Bedaŭrinde ĝis nun ne estas esperantlingvaj materialoj, escepte de konciza gramatiko de la suprasoraba kaj liston da suprasorabaj parolturnoj, kiujn mi faris kiel preparon por mia prelego "La soraba eksprese" pri la suprasoraba lingvo dum la 84-a Universala Kongreso en Berlino.
La instrumaterialoj ĝenerale estas haveblaj en la "Smolera Librovendejo" (Smoler'sche Buchhandlung) en Bautzen kaj eldoniĝis en la Domowina-eldonejo.
Suprasoraba Lingvo
1. Lernolibroj:
- »Wuknjemy serbsce« (Ni lernas la soraban, la trad.), de L. Hrjehorjec, eldonita 1998, lernolibro de la suprasoraba por komencantoj, en germana lingvo. Ampleksas 216 paĝojn kaj kostas 24,50 gmk.
- »Учебник верхнелужицкого языка«, de Jíři Mudra kaj Jan Petr, eldonita 1983, prezo: 24,80 gmk. Tio estas lernolibro de la suprasoraba kun ruslingvaj akompantekstoj.
- NOVA! »Obersorbisch im Selbststudium. Ein Sprachkurs für Unerschrockene« de Jana Schulze kaj Eduard Werner, prezo: 49,00 gmk. Sorablingva lernolibro de la suprasoraba lingvo por germanoj
2. Gramatikoj:
- »Gramatika hornjoserbskeje rěče« de Hinc Schuster-Šewc; eldoniĝis en 3 volumoj, el kiuj la volumoj 2 (sintakso) kaj 3 ne plu estas haveblaj. La volumo I (fonetiko, fonologio kaj morfologio) estas ankoraŭ havebla en la Smolera Librovendejo.
- »Grammatik der obersorbischen Schriftsprache der Gegenwart, Morphologie« de Helmut Faßke, eldoniĝis en 1981. Ĝi estas tre science verkita, kaj tial ĉefe por lingvistoj kaj slavistoj taŭga. Ĝi havas 882 paĝojn kaj kostas 22,00 gmk.
3. Vortaroj:
- »Słownik Hornjoserbsko-němski/Wörterbuch Obersorbisch-deutsch« de Ludmila Budarjowa, Bjarnat Rewerk, Kata Malinkowa, Lora Kowarjowa, Helmut Jenč kaj Horst Petrik. Ĝi eldoniĝis en 1990 kaj kostas 16,00 gmk. Ĝi estis origine konceptita por sorabaj lernantoj, estas tamen taŭga por ĉiu, kiu volas lerni la suprasoraban lingvon.
- »Słownik Němsko-hornjoserbski/Wörterbuch Deutsch-obersorbisch« de Helmut Jenč, Horst Petrik, Franc Rajš kaj Ludwik Zahrodnik. Eldoniĝis en 1986 kaj kostas 12,70 gmk.
- »Deutsch-obersorbisches Wörterbuch/Němsko-hornjoserbski słownik« de Helmut Jenč, Siegfried Michalk kaj Irene Šěrak. Volumo A-K; eldoniĝis en 1989. Prezo: 39,00 gmk.
- »Deutsch-obersorbisches Wörterbuch/Němsko-hornjoserbski słownik« de Helmut Jenč, Siegfried Michalk kaj Irene Šěrak. Volumo L-Z; eldoniĝis en 1991. Prezo: 44,00 gmk.
- »Hornjoserbski-ruski słownik« de K. K. Trofimowič. Redaktado: Frido Michałk kaj Pawoł Völkel. Eldoniĝis en 1974 kaj kostas 12,80 gmk. Suprasoraba-rusa vortaro verkita de ukraina lingvisto kun ĉirkaŭ 36.000 kapvortoj kaj kun koncizaj gramatikoj de ambaŭ lingvoj.
Malsuprasoraba
1: Lernolibroj
- »Niedersorbisch praktisch und verständlich« de Erwin Hannusch. Ĝi estas lernolibro en germana lingvo por komencantoj kaj enhavas 20 mallongajn lecionojn. Al la lernolibro ankaŭ apartenas kajero pri solvoj kaj du kompaktdiskoj. Eldoniĝis en 1998. Kompleta prezo: 49,00 gmk.
- »Niedersorbisch schnell und intensiv« de Manfred Starosta. Ĉi tiu lernolibro estas konceptita por studentoj de la sorabistiko, por slavistoj kaj por personoj, kiuj jam havas fidindajn sciojn de la malsuprasoraba lingvo. La lernolibro konsistas el du volumoj, al kiuj ankoraŭ kajero pri solvoj aldoniĝas. Prezoj: Volumo I: 24,90 gmk, volumo II: 29,00 gmk, kajero pri solvoj: 12,90 gmk.
2. Vortaroj
- »Wörterbuch Deutsch-Niedersorbisch/Němsko-dolnoserbski słownik« de Pětš Janaš. Eldoniĝis 1990 kaj enhavas 19.000 germanajn kapvortojn kun ĉ. 30.000 sorabaj ekvivalentoj kaj 4.000 ekzemploj kaj parolturnoj. Prezo: 12,00 gmk.
- Nova Publikaĵo!! Ĵus eldoniĝis en la Domowina-Eldonejo la »Niedersorbisch-Deutsches Wörterbuch/Dolnoserbsko-nimski słownik« de Manfred Starosta. Ĝi ampleksas 720 paĝojn kun entute 45 000 kapvortoj.
La adreso de la »Smolera Librovendejo« estas:
Smoler'sche Verlagsbuchhandlung
Kurt-Pchalek-Str. 22
D-02625 Bautzen
Tel: 03591/42232
Horoj de malfermo:
Lundo - vendredo: 10.00 - 18.00 h
Ĵaŭdo: 10.00 - 19.30 h