SORABA TEATRO

La komencoj de la soraba (amatora) teatro atingas ĝis la mezo de la 19-a jarcento. Al la iniciatintoj apartenis studentoj, kiuj estis instigataj per la penso de la slavaj najbaraj popoloj pri nacia teatro. Dum la tempo de la nacia vekiĝo ili ekkonis en la prezentanta arto taŭgan rimedon por la etna sintrovado, por klerigo kaj eduko.

La unua sorablingva teatra prezentado okazis en 1862 en Bautzen. Sorabaj studentoj el Prago surscenigis tiutempe la ĉeĥan komedion »Rohowin Štyrirohač« (proksimume: Sinjoro Kvarangulo) de Václav Klicpera, kune kun membroj de la societo »Bjesada«.

Iom post iom la amatora ludado evoluis al amasa movado kun ampleksa distra valoro. Ĝiaj portantoj ĉefe estis societoj, kiuj ofertis farsojn, burleskaĵojn kaj komediojn dum sorabaj festoj. Pro la manko de propraj sorabaj tekstoj oni ofte tradukis kaj adaptis germanajn, ĉeĥajn aŭ polajn originalojn. Oni tamen ankaŭ surscenigis verkojn de la tutmonda dramaro, ekz. »La Revizoron« de Gogol (1909) aŭ »La Avarulon« de Molière (1911). La unua soraba dramo, »Na Hrodźišću« (Sur la kastela remparo), kiun la soraba nacia poeto Jakub Bart-Ćišinski publikigis en 1880, atingis sur la scenejon en 1897. Ĝis la Dua Mondmilito precipe Józef Nowak, Marja Kubašec kaj Jurij Wjela klopodis pri la elformiĝo de memstara samtempa repertuaro.

Portate de la entuziasmo de la postmilita tempo, la soraba amatorteatra movado spertis konsiderindan ekfloradon post 1945. En 1948 la Soraba Popolteatro (Serbske ludowe dźiwadło) estas fondita kiel unua kaj ĝis nun unuopa soraba profesia scenejo. Ĝi estis gvidata de Jan Krawc-Schneider (ĝis 1958), instruita kaj sperta reĝisoro kaj aktoro. Konceptite kiel migra scenejo, la soraba teatro aktoris dum la unuaj kvin jaroj de sia ekzisto en pli ol 90 lokoj de la Supra kaj 4 lokoj de la Malsupra Luzacio. Kelkiu enscenigo estis prezentata pli ol kvindek fojoj.

En la jaro 1963 la soraba scenejo estas unuigita kun la urba teatro de Bautzen al la Germana-Soraba Popolteatro. Per tio la artismaj kaj materiaj-teknikaj eblecoj por ambaŭ domoj kreskis, la soraba ensemblo ricevis firman ludejon.

En la jardekoj poste ĝi direktigis sian repertuaron al tri fokusoj: la propra nacia heredaĵo, la nova soraba nuntempa dramaro kaj tradukoj el aliaj slavaj kulturoj.

Al sorabaj dramistoj kiel Pětr Malink (1931-1984), Jurij Koch (*1936), Kito Lorenc (*1938) aŭ Helmut Rychtaŕ (*1942) oni dankas, ke oni – antaŭ ĉio de la okdekaj jaroj – povis surscenigi novan soraban verkon dum preskaŭ ĉiu teatra sezono. Kelkaj el tiuj dramoj sukcesis salti sur germanlingvajn scenejojn, en kelkaj okazoj oni konscie enscenigis la germanan aŭtoran version. La malmultaj verkoj de la soraba muzikteatro de Korla Awgust Kocor (*1822-1904), Jurij Pilk (*1858-1926) aŭ Dieter Nowka (*1926) estas parte plurfoje surscenigitaj en Bautzen.

En la naŭdekaj jaroj la sekcia profilo kun spektaklo, muzikteatro (ekde 1993 laŭ la modelo de Stagione) kaj pupteatro povis esti konservataj en la unuopa dulingva profesia teatro de Germanio. Kun ĉ. 25-30 aktoroj, inter ili pli ol la duono soraboj, ambicia repertuaro estas realigata, kiel tio estas apenaŭ ebla alikaze en malgrandaj urboj. Ekde aŭtuno 1994 teatra studio instruas la novan artisman generacion speciale por la soraba teatra ensemblo.

Scena foto el »Lovers« de Brian Friel, enscenigo de la soraba teatra studio ĉe la Germana-Soraba Popolteatro de Bautzen

PLASTIKA ARTO

Soraba profesia arto estiĝis nur post la Unua Mondmilito kiel sekvo de la tiama nacia movado kaj sub la komence favoraj cirkonstancoj de la Respubliko de Weimar. La unuaj nomoj de sorabaj artistoj tamen ekaperis jam en la baroko. Estis skulptistoj (Mathias Wenzel Jäckel [1655-1738], Georg Vater [1673-post 1726], Jacob Delenka [1695-1763], kiuj laboris por ekleziaj mendintoj (monaĥejo Sta. Marienstern, katedrala konvento de Bautzen). Jäckel gvidis metiejon en Prago kaj certigis al si firman lokon ene de la bohema baroko.

Skulptaĵo de Jäckel sur la Karlponto en Prago

La plej multaj artistoj de soraba deveno devis serĉi sian profesian sukceson ekstere de la Luzacio, tiel ankaŭ la pejzaĝodesegnisto kaj –akvafortisto Heinrich Theodor Wehle (1778-1805), kiu studis en la artakademio de Dresden kaj partoprenis en 1802 ekspedicion de caro Aleksandro I. en la Kaŭkazon. Laŭstile lia verkaro kondukas al la romantiko.

La ekflorado de la folkloro kaj de la hejmlanda protekto vekis la intereson de germanaj kaj eksterlandaj artistoj por la soraboj ekde la fino de la 19-a jarcento. Estiĝis la tiel nomata arto pri kutimoj (William Krause [1875-1925], Ludvík Kuba [1863-1956], Ante Trstenjak [1894-1970] k. a.).

En 1923 la asocio de sorabaj plastikaj artistoj estas fondita, kies agado ĉefe koncentriĝis al komunaj ekspozicioj. Al ĝi apartenis i. a. Jurij Hajna (1877-1952), Měrćin Nowak-Njechorński (1900-1990), Hanka Krawcec (1901 ĝis 1990) kaj Fryco Latk (1895-1980). Měrćin Nowak-Njechorński estis la elstara reprezentinto de la soraba arto inter la mondmilitoj. La taskon de la arto li vidis en ĝia nacia karaktero. Konforme al tio li klopodis pri nacia stilo apogante sin sur tradiciojn de sorabaj kaj slavaj popolkulturoj same kiel sur stilajn tendencojn de la jarcentoturniĝo. La forteco de la arto de la dudekaj kaj tridekaj jaroj estis en ĝia identecoprosperiga efiko por la soraboj.

En 1948 oni fondis la laborrondon de sorabaj plastikaj artistoj, kiu ekde 1990 apartenas al la Soraba Artista Ligo r. a. La inkluzivado de la soraba arto en la kultur- kaj artopolitiko de la GDR unuflanke prosperigis talentojn, adaptis ĝin aliflanke al la kulturpostuloj de la ŝtato, ĝis la serĉo de temoj. Ĝis la nuntempo estas tendencoj rigardi soraban arton nur en la senca kaj forma kuntekstoj kun la soraba folkloro. Sed ankaŭ aliaj konceptoj havis sukceson. En la pentrado de Jan Buk (*1922) sorabaĵoj estas kunligataj kun la spiritaj evoluoj de la nuntempo emfazante pentroartajn rimedojn. Jan Hansky (*1925) aktivigas la simbolenhavojn de objektoj. Maja Nagelowa (*1959) kreas al si ekspresivan sistemon de signoj, kiu enhavas ne nur sorabajn mitojn. Božena Nawka-Kunysz (*1946) kunligas surrealismaĵojn kaj folkloraĵojn. La librodezajnistino Iris Brankačkowa (*1958) ankaŭ esprimas sin per sensivaj akvareloj.

Al la fotografo Jürgen Maćij (*1953) la fundamentaj ŝanĝoj en la ĉiutaga vivo de la soraba loĝantaro de la Luzacio estas tuŝanta objekto.

Jan Buk, Silenta pentraĵo, 1973, oleopentraĵo (privata posedaĵo)

SORABA FILMO

Unuaj propraj filmokaptoj de la soraboj estiĝis en 1930. Herbert Cerna el la Malsupra Luzacio kaptis sorabajn kutimojn kaj feston de la Maćica Serbska kun la mallarĝfilma kamerao.

En la postfondaj jaroj de la GDR la DEFA faris diversajn popularsciencajn filmojn pri la slava minoritato. En 1953 la ununura soraba filmo estiĝis laŭ la romano de Jurij Brězan.

En 1971 la fondo de la laborrondo de sorabaj filmfaristoj okazis. Profesia filmlaboro sur la kampo de la dokumentada filmo estas nur ebligita per la fondo de la produktada grupo »Soraba Filmo« ĉe la DEFA en Dresden (1980). En 1991 rezultis el ĉi tiu grupo la filmstudio SORABIA, kiu nun decide realigas la film- kaj videolaboron de la soraboj. Tiel oni ekzemple produktas ĉiumonate aktualan malsuprasoraban televidan elsendon komisie de la Orientgermana Radiofonio de Brandenburgio ekde 1992. La realigo de sorabaj filmprojektoj estas ekde 1993 en la respondeco de la fondaĵo por la soraba popolo, kiu ĉiujare disponigas rimedojn por tio en sia buĝeto. Per tio estas zorgite por la novproduktado de artaj, portretaj kaj dokumentadaj filmoj same kiel por la sinkronigo de videofilmoj por la lerneja instruado en soraba lingvo.

Kovrilo por la videofilmo »Ĉe la Luzaciaj Soraboj survoje«

LA POPOLA KULTURO DE LA SORABOJ

La soraba Luzacio formas la plej grandan kostuman terenon en Germanio. Ĝi dividiĝas en dek regionojn, en kvar el ili la kostumo ankoraŭ apartenas al la ĉiutaga ekstera bildo. Ĝi malkaŝas al la konanto la civilan staton de la portantino pere de koloroj, rubandoj, antaŭtukoj kaj kufetoj; ĝi malkaŝas al li, de kie la portantino devenas kaj pro kiu okazo ŝi portas la kostumon.

LA KATOLIKA SORABA LUZACIO

La katolika soraba Luzacio estas relative densa tereno inter la distriktaj urboj Bautzen, Kamenz kaj Hoyerswerda. En ĉi tiu triangulo vivas en naŭ paroĥoj kun ĉirkaŭ 85 vilaĝoj aŭ vilaĝpartoj pli ol 15000 sorabaj katolikoj, kiuj en la lokoj plej ofte formas la plimulton de la loĝantaro. La ĉiutaga parolata lingvo en familioj, lernejoj, infanĝardenoj aŭ en la publika vivo estas ĉefe la soraba. Kun la Dua Vatikana Koncilio (1962-1965) la gepatra lingvo estas agnoskita kiel liturgia lingvo, la diservoj ĉe la soraboj estas ekde tiam farataj en soraba lingvo.

Knabinoj en la katolika kostumo de honora virgulino (družka) dum la kristkorpa procesio en Wittichenau (Kulow)

Multaj pli aĝaj virinoj iras ĉiutage en sia kostumo, kiu samtempe estas publika konfeso al la katolika kredo kaj al la sorabismo. Por festoj, procesioj kaj por kulturado de diversaj kutimoj ankaŭ knabinoj kaj pli junaj virinoj surmetas la respektivan kostumon.

Tipaj por la soraba kostumo farita el drapoj, bonaj lanŝtofoj aŭ silko estas malhelaj, kovrantaj koloroj kaj severaj formoj. Aparte impresa estas la abunde ornamita, digna kostumo de la honoraj virgulinoj, de la druĵkoj. Centoj da knabinoj portas ĝin je kristkorpfestaj procesioj same kie je pilgrimadoj al Rosenthal, la soraba loko de la graco de Maria, je la unua komunio, je la kredfirmado kaj dum aliaj kulminoj. Al la ornamaĵoj de la bunta festotaga kostumo apartenas bidoretaj laboraĵoj kaj platkudreraj brodaĵoj. Sorabaj edziĝfestoj tute en popolkostumo hodiaŭ nur malofte okazas.

Je Sankta Vendredo kaj Sankta Sabato knaboj marŝas matene, tagmeze kaj vespere tra la vilaĝo kun lignaj klakiloj kiel anstataŭaĵo por la kutima preĝeja sonorilado.

La paskorajdado estas la plej konata kutimo de la katolikaj soraboj.

Paskodimanĉe multe pli ol mil solene vestitaj viroj en redingotoj kaj cilindra ĉapelo rajdas sur ornamitaj ĉevaloj en naŭ procesioj de la hejmvilaĝa preĝejo la najbara paroĥo. Ili kunportas preĝejajn flagojn, la krucon kaj la statuon de la resurektinto. Kantante sorabajn religiajn kantojn kaj parolante tradiciajn preĝojn, la paskorajdantoj anoncas la resurekcion de Kristo. La unua dokumenta mencio de ĉi tiu kutimo datiĝas al la jaro 1490; inter Wittichenau kaj Ralbitz la paskorajdado okazas ekde 1540 seninterrompe.

Procesio de Paskorajdantoj en la katolika Supra Luzacio

Je la Martino- resp. Nikolaotago la petkantado de la infanoj estas tre disvastiĝinta. En Sollschwitz (paroĥo de Wittichenau) estas krome kulturata la ĉirkaŭirado de Sankta Barbara.

La birdedziĝfesto je la 25-a de januaro estas populara kutimo de infanoj. La infanoj starigas siajn telerojn antaŭvespere sur la fenestrobreton aŭ antaŭ la pordon. Sekvontmatene ili trovas sur ili birdojn el pasto aŭ sukero kiel dankon por tio, ke ili diligente manĝigis la birdojn dum la vintro. Edziĝfestaj procesioj de la antaŭlernejaj infanoj kaj de la bazlernantoj en soraba kostumo donas je ĉi tiu tago ĉarman aspekton al kelka vilaĝo.

La sorĉistinbrulado en la valpurga nokto de la 30-a de aprilo, la starigado kaj ĵetado de la majarbo same kiel la kermesaj festoj estas ĉi tie hejme kiel en aliaj regionoj de la soraba Luzacio.

La kultura engaĝiĝo de la loĝantoj en la paroĥoj estas konsiderinda. Naŭ agnoskitaj popolaj kaj preĝejaj ĥoroj kulturas multe pli ol centjaran soraban ĥortradicion. Amatoraj teatroj, kabaretoj, folkloraj ensembloj kaj multnombraj pli malgrandaj kultursocietoj karakterizas la multflankan vivon de ĉi tiu regiono. Aŭtunaj koncertoj, birdedziĝfestoj kiel buntaj vesperaranĝoj, liturgiaj ludoj kaj preĝejmuzikaj koncertoj same kiel multnombraj vilaĝfestoj en la somera duonjaro atestas pri viva komunumo kaj laŭproverba soraba societemo.

Aparta kulmino estas la Internacia Folklora Festivalo »Łužica/Lausitz« okazanta en Crostwitz ekde 1995 ĉiun duan jaron.